El Luxemburgo kaj nord-orient Francio

Fakte, tio estas la plej facila itinero. Vi prenos rektan IC trajno al Lieĝo, kiu haltas en Aywaille. Publika transporto estas senpaga en Luxemburgo, sed vi devas pagi ekde la lasta Luxemburga stacidomo. Luxemburgaj biletaŭtomatoj vendas la ĵustan bileton por vi.

El Francio

Por plejparto da Francoj, la vojo al JES iras tra la stacidomo Paris-Nord.

De tie startos rektajn TGV/Eŭrostar trajnojn al Lieĝo kaj Bruselo, por tiuj kiuj preferas rapide vojaĝo.

Por tiuj kiuj volas ŝpari monon, ekzistas du lokaj trajnoj TER de Parizo al la landlimo.

Tio al Lille kaj tio al Maubeuge. Se vi frue mendas, la bileto kostas 10 Eŭroj ĝis Lille-Flandres aŭ Maubeuge. En ambaŭ stacidomoj vi povas preni Belgan trajnon al Belgio.
De Maubeuge al Charleroi, kaj de Lille-Flandres al Tournai kaj Gent. El ĉiuj tri urboj estas trajnoj al Lieĝo.
Transliman bileton vi povas aĉeti en la Franca biletaŭtomato sur ambaŭ stacidomoj, kaj en Paris-Nord. Ĝi kostas ĉ. 5 Eŭroj.

Tuta vojaĝo de Lille Flandres aŭ Tournai al Aywaill kostas ĉ. 25 Eŭroj. Do indas kontroli la paĝo pri ofertoj de Belgaj fervojoj sur la JES TTTejo.

Francoj el Nord-Okcidenta Francio vojaĝu al Lille, kaj sekvu la indikojn por tie. Francoj el Nord-Orient Francio bv kontrolu la parton pri Luxemburgo.