Vojaĝante el Germanio, vi preskaŭ ĉiam veturas tra Aachen. La sola ekcepto estas homoj kiuj startos siajn vojaĝojn proksime de Trier, ili sekvu la indikojn de Luxemburgo.
Por rapide vojaĝi, vi simple prenos rapidegtrajnon (ICE) al Lieĝo kaj de tie daŭrigas al Aywaille.
Aliaj homoj prenos regulan trajnon al Aachen, laŭ plaĉe per regula bileto aŭ per Deutschland Ticket
Deutschland Ticket = Tutgermana Bileto por malrapidaj trajnoj (*1)
En la stacidomo de Aachen troviĝas Belga biletaŭtomato, ĝi troviĝas en la enirhalo, proksime de la pordego, iom flanke.
Bileto al Lieĝo kostas 11,10, do ĉ. 15 Eŭroj ĝis stacidomo apud Jes ejo.
Atenton, ĝi nur validas por la trajno tra Hergenrath, ne tiu tra Heerlen.
(Ambaŭ trajnoj veturas al Lieĝo)
La trajnnumero estas RE 29, ĝi bezonas 1horo03 de Aachen al Lieĝo.
(*1) Deutschland Ticket
Se vi ankoraŭ volas aĉeti Deutschland Ticket, vi prefere ne uzu la ebelcojn de DB sed programeton de MoPla por la telefono. Tio prograneto estas pli fleksebla kaj facila por manipuli, tio signifas pli facilas mendi kaj malmendi laŭ monatoj la bileton.