
Valère Doumont (41 j) estas diplomita skoltestro (Wood Badge), profesia edukisto kaj lerta esperantisto (C1 diplomo). Li lanĉis la projekton Verdaj Skoltoj en novembro 2012.

Michaela Stegmaier (26 j) venas el la Esperanto-urbo Herzberg. Studinte ter-sciencojn en Braunschweig, Germanio, ŝi profesie laboras kiel estro pri truofosado. Ŝi skoltiĝis en 2017.

Simon Huterau (23 j) partoprenas la Verdajn Skoltojn ekde 2012. Li studis regteorion kaj informatikon en Troyes kaj Reims, Francio. Li planas fari grandan biciklovojaĝon.

Thomas Demeyere (21 j) venas el Bruĝo, pri kio li tre fieras. Li foje kreas religiojn por plietosigi tendumadojn.

blanka
Clara Sparenberg (19 j) loĝas en Bruselo kie troveblas la plej bonajn fritojn. Kiam ŝi ne manĝas fritojn, ŝi studas psikologion.