Blog Post

Tendumado de SEL – pasko 2022

Tendumado de SEL – pasko 2022

Skolta Esperanto Ligo (SEL) organizas tendumadon en Italio. Ekde dimanĉo la 10a ĝis dimanĉo al 17a de aprilo 2022. Ni partoprenos ĝin!

Ĝi okazos en Ascea, 140km sude de Napoli. En bela montara bieno meze de natura proksime de maro, sed ankaŭ de stacidomo kaj vidindaĵoj. Jen prezento de la loko.

Kvankam estas domo, ni ĝuos la bonan printempan veteron por tendumi sur la terasoj sub la olivo-arboj.

Ni aktuale organizas tiun eventon. Pli da informoj kaj aliĝilo alvenos verŝajne en septembro-oktobro 2021. Laŭ la ebloj de la partoprenantoj, ni organizos antaŭ aŭ post-tendumadon por turismumi. Eble por viziti Paestum kiu estas unu el la plej grekaj italaj urboj.

Kaj nun, vi scias kial nia PEKO okazos dum karnavalo en 2022.

2 Comments

Lasi respondon al Dingo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts