nova simbolo 2

Dankon al ĉiuj kiuj voĉdonis kaj komentis ;-) Vi klare volas steleton: 33 voĉoj je 51, do 65% inter vi! Do estos eta stelo en nia simbolo. Ĝi estos kiel en la tria propono: blanka stelo ene de verda folio. Vi pliŝatis la unuan proponon por la koloroj. Tiu rikoltis 42 procentojn de la voĉoj (21/51). Ruĝa, flava kaj verda estos niaj koloroj. Tiu demando estis ankaŭ bona okazo por diskonigi nian grupon ene de Esperantujo. Ĉe Facebook, la artikolo estis disdonita 22 foje. 99 homoj legis ĝin sur nia paĝo, verŝajne pli je la aliaj paĝoj. Unu plia persono…
Legi pli