Blog Post

septembro 2014 – Kruibeke

De la 19a ĝis la 21a de septembro, ni tendumis ĉe Eddy kaj Ella en Kruibeke (Flandrio).

La vojaĝoj estis kiel kutime, kompleksaj:

  • Dingo kaj Ruben rendevuis kun Lupo en la stacidomo de Namur. Kaj poste iris aute ĝis Kruibeke. Pro la malfruo de Ruben ni alvenis unu horon malfrue.
  • Korsako (Brugge) iris trajne ĝis Antwerpen, por retrovi Delfenon. Kune ili biciklis ĝis Kruibeke. Kaj ili alvenis malpli frue ol planite ĉar ili manĝetis en la vilaĝo Vilaĝo (Dworp).
  • Lila kaj Didelfo alvenis aute el Bruselo.

Kaj nekredeble:  kvankam ni ĉiuj estis malfruaj, ni ĉiuj samtempe alvenis!

Starigi la tendon nokte en la ĝardeno, kuiri la vespermanĝon, ludi, iri dormi tre malfrue kaj babili ĝis la 2a, kiam Lupo koleriĝis…

Sabate ni kunsidis, malkovris la ĉirkauaĵojn, uzis la senpagan(!) pramon por trairi la skeldon “ho eta rivero, kiel ĝi nomiĝas?”.
Kaj ni multe saltis (trampolino en la ĝardeno: ĝojo!).

Sabate, Lupo kuiris bongustegajn picojn \(^_^)/

Tendumi en septembro… kelkaj tre timis la veteron. Fakte estis pli bela kaj pli varma ol dum la tendumado en julio. Nur pluvis nokte kaj ĉifoje la tendoj estis sekaj kiam ni faldis ilin.

Sola eta problemo: ni uzis tro larĝan grund-tapiŝon. La nokta pluvo glitis sur ĝi kaj restis inter la grund-tapiŝo kaj la tendo-tapiŝo: kelkaj dormis sur ne-planita akvo-matraco 😉

Bona surprizo: ĉiuj restis ĝis la 4a posttagmeze.

Sukcesplena semajnfino, ni certe revenos en Kruibeke!sur la pramo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts