Blog Post

Semajnfino en Mozet, februaro

Antaŭ unu semajno okazis la 20a renkontiĝo de la verdaj skoltoj.
Ĝi okazis en Mozet, Valonio. Ĝuste tie kie okazos PEKO!
De vendredo la 20a ĝis dimanĉo la 22a de februaro 2015.

Se ni kalkulas per tranoktoj, kaj kalkulante ĉiujn semajnfinojn kiel 2 tranoktoj kaj du longaj semajnfinojn (4 tranoktoj) kaj 2 longajn tendumadon… Tiel estis la 58a kaj la 59a tranoktoj por la verdaj skoltoj.

Ene de la du lastaj jaroj, ni organizis preskaŭ du monatoj da renkontiĝoj!
Nun vi komprenas kial la verdaj skoltoj tiel bone akordiĝas. Simple ĉar ili kreskis kune dum la du lastaj jaroj.

Jen eta raporto pri niaj lastaj aventuroj!

Vendredon, la 20a

11a00 Jérôme telefonas. Pro gripo li ne povos partopreni ;-(
15a30 Lorenzo kaj Kolibro el Bruselo aŭte alvenas antaŭ la stacidomo de Namuro.
15a45 Delfeno, Jonas kaj Mira alvenas trajne el Antverpeno en la stacidomo de Namuro. Ilia trajno ne malfruis (la miraklo de la tago). Estas la unua partoprenado por Jonas kaj Mira. Ili iom lernis Esperanton antaŭ alveni. Kaj Delfeno instruis al ili en la trajno.
16a00 Lupo, Gibono kaj Gnuo alvenas aŭte el Sambreville.

Ni pli malpli rapide retrovas unu la aliajn (sekvontfoje ni decidos pri tre klara rendevuo-loko). Kaj ekas aŭte ĝis la “dropping”-loko. Samtempe Linko kaj Bongo en Germanio kaj Dingo en Francio ĵus foriras el la lernejo. Jes ja, ne estis feria tago por ili o_O

16a30 La ses skoltoj ricevas mapon, kompason, vojo-priskribon (kaj ĉokoladon, ni estas en Belgio, ĉu ne?). Kaj ekas por 5 kilometroj tra la kampoj kaj arbaroj ĝis la kastelo. Ili devas trovi sian vojon, foti artaĵojn, respondi al demandoj kaj observi besto-spurojn. Lupo certis pri la besto-spuroj ĉar li kontrolis la tutan vojon hieraŭ kiam sunis.
Tamen la plej grava estas atingi la kastelon antaŭ la nokto (18a30).

Nun rakontas Gibono:

Ni sub la pluvo ekas el la vilaĝeto Bossimé. Eta pluvo, do pluvombrelo estas la plej taugaj!
Ni ekis el la vilaĝeto Bossimé. Eta pluvo, do pluvombreloj estas la plej taŭgaj!

La priskribo diras ke ĉirkaŭ Namuro estas pluraj fortikaĵoj. La plej proksima estas rimarkinda: temas pri “fort d’Andoy“. Ĝi havas aero-turon for de 1,2km. Kompreneble estas tunelo inter la turo kaj la fortikaĵo. Lupo tre insistis pri fotado de la aero-turo ĉar li maltrafis ĝin. Kiel? Ĝi estas ege videbla!

Jen la aero-turo, portektita per...
Jen la aero-turo, protektita per…
...pluraj bunkroj
…pluraj bunkroj

 

 

 

 

 

 


La fortikaĵo ne estas vizitebla. Tamen estas panelo kun kelkaj indikoj pri ĝi. Ĝuste tio helpis nin respondi al la unuaj demandoj.

Bedaŭrinde pluvegis. Malfacilis legi la vojo-priskribon. Ni iom perdiĝis. Des pli ke Lupo miksis orienten kaj okcidenten kelkfoje en la priskribo!

IMG_4425 (copie)

Bonŝance, Delfeno retrovis la ĝustan vojon.

Tamen ni malfruis. Ĉu plenumi la taskojn aŭ ne plenumi? Tiel staras nun la demando. Do ni decidis hasti por alveni antaŭ la nokto!  Ni eĉ ne rimarkis la spurojn de la aproj.

videblas etaj fosaĵo, aproj fosis pro trovi manĝaĵojn!
Videblas malprofundaj fosaĵoj: aproj fosis pro trovi manĝaĵojn!

Tamen ni alvenis ĵus antaŭ la nokto! Do estis bela sukceso. Lupo gratulis nin kaj tuj donis laboron! Supreniri kun niaj sakoj ĝis la tria etaĝo, instaliĝi, prepari la vespermanĝon, pfff…

…rakontis Gibono

Gratulojn! Ĉar marŝi sub la pluvo dum du horoj ne facilas.

Do la skoltoj finfine alvenas en la kastelo. malkovras la grandan loĝejon, varmiĝas trinkante teon kaj instaliĝas. Bonŝance Lupo alvenante tuj malfermis ĉiujn hejtilojn. Do varmas.

19a00 Lupo foriras por iri serĉi Dingon en la stacidomo de Namuro. Delfeno, Jonas kaj Mira preparas la cepo-supon por la vespermanĝo. Kelkaj miras, “ĉu eblas fari supon kun nur cepoj?” Ĉiuj tranĉas la 2 kilogramojn da cepoj (kaj kelkaj siajn fingrojn).

19a30 Dingo alvenas kun 20 minutoj da malfruo. Samtempe alvenas somoso el Bongo kaj Linko: ili maltrafis trajnon en Germanio kaj alvenos je la 22a anstataŭ la 21a.

Ni bonege vespermanĝas. Kaj Lupo senesperiĝas vidante la panon tiom rapide malaperi…
“Ve! mi devos frue vekiĝi por iri aĉeti panon por la matenmanĝo.”

Atendante Bongon kaj Linkon, ni lavas la manĝilarojn, ordigas, kaj ludas.

concept
Kia ĝojo! Lupo venis kun nova ludo: “Concept” [koncepto]. Vi elektas bildojn kaj la aliaj devas malkovri la koncepton. Estis la ludo de la semajnfino 😉

22a00 Bongo kaj Linko el Duisburg alvenas en la stacidomo de Namuro. La lastaj ĉar ili venas el malproksim’

Finfine ĉiuj ĉe-estas: 9 skoltoj el 5 regionoj/landoj, ili tuttage parolas la francan aŭ la nederlandan aŭ la germanan, inter si nur eblas uzi Esperanton. Kaj estas du novuloj kiuj ne venas el Esperantujo \(^_^)/ Do kantas nia kor’

Ni ĉiuj ludas al koncepto. Kaj iras dormi malfrue.

Sabaton, la 21a

09a30 La Druido” vekas la skoltojn. Ne hazarde Lupo elektis tiun kanton… Antaŭ kelkaj tagoj, ni rete interkonsentis oferti sian kvaliton al Dingo. Kiel la aliaj – “Bongo, Dancu kun mi!” kaj “Lupo, kiu kreis la verdajn skoltojn” – ĝi fontas el Esperanto-kanto.
Ĉiuj bestoj komprenas la aludon krom Dingo-kiu-ne-scias kaj Kolibro-kiu-ne-havas-retadreson. La Druido iĝos la kanto de la semajnfino!

kaj la vestaĵojn sekiĝis!
kaj la vestaĵoj sekiĝis!

Ĉi foje la muziko estas el la klak-komputilo. Lupo improvizas kanto-kvizon, amuziĝas, kaj daŭrigas pli kaj pli… “lasta plia kanto” “ho, tio estas interesa, ĉu vi konas?” “ĉi-foje vere estas la lasta” “ĉu ankoraŭ unu?”… Kompreneble ĉiuj lasas lin daŭrigi: estas pliaj minutoj en la lito!

10a00 Matenmanĝo kaj tuj poste, ĉar estas suno, komuna foto antaŭ la kastelo kaj promenado en la proksima arbaro. Tie ni finfinas la hieraŭajn taskojn: trovi la lastan artaĵon, la forlasitajn melo-truojn, ktp.

komuna fotoKaj jen la lasta artaĵo, kaŝita en la arbaro:

ne rikoltu ĝin!Tagmanĝo, tuj poste Gnuo foriras por piedpilka maĉo, kaj malgajnos ĝin ;-(

Posttagmeze ni denove iras eksteren por esplori la PEKO-ejon! Ni preparas la vespermanĝon, ludis, origami-is, denove lavis la manĝilarojn…

Jonas surprizis ĉiujn per sia senlaca origami-emon!

IMG_4509 (copie)IMG_4630
Estas iom da tempo sen io ajn: ne gravas ni improvizas kaŝludon!

Noktiĝis, alvenis tempo por oferti sian kvaliton al Dingo. La ceremonio estas sekreta. Tamen mi povas diri al vi ke nun li estas konata kiel “Dingo, la druido”. Por la kialoj, bonvolu demandi al li!

Post la bongusta vespermanĝo (kuskuso kun aldoneblaj pimentoj por la “veraj bonomoj”), ni spektis filmon en Esperanton: La vivo de Harvie Krumpet.

[duon-fikcia eventeto: eko]
Post strikado de la skoltoj pro “tro da plorindaj filmoj ĉe la skoltoj”, Lupo promesis trovi pli amuzan filmon por la sekvonta fojo…
[duon-fikcia eventeto: fino]

La filmo havis grandan sukceson: Dingo kaj Delfeno pli ŝatis lavi, Bongo kaj Gibono endormiĝis spektante ĝin XD

Dimanĉon, la 22a

08a30 Gibono foriras por partopreni batalo-turniron en Namuro. Ĉu vi konas tiun ludon kun armeoj da statuetoj? Li multe batalis kaj ofte gajnis.

Gibono, ĉiam veka!
Gibono, ĉiam veka!

09a30 Matenmanĝo kun molaj ovoj, estas tradicio dimanĉe.
Lupo volas esplori la vilaĝon por PEKO, ĉefe la vojo ĝis la Grotoj de Goyet. Kvankam facila, tiu vojo ne estas interesa… Do ni devos trovi pli belan!

Tamen printempas!

IMG_4637Post amuziĝo, ni revenas, ordigas, purigas, babilas, kuiras la tagmanĝon…

13a30 Tagmanĝo. Ĉi foje estas unu-pota-pastaĵoj kun kapsikoj, karotoj, cepoj kaj tro da spicoj (beeee tro pikas). Unu-pota-pastaĵoj estas ofta recepto ĉe la skoltoj: facilas, rapidas kaj preskaŭ ĉiam bongustas!

14a45 Lupo ŝoforas Bongon, Linkon kaj Kolibron ĝis la stacidomo de Namuro. Li tuj revenas por Mira, Jonas kaj Delfeno.

15a29 Bongo kaj Linko trajne foriras ĝis ilia fora urbo en Germanio.

Damne! Ni kalkulis tre ĝuste la tempo por la ŝoforado ĝis Namuro! Bonŝance la trajno por Antverpeno estas malfrua 😉 Finfine Kolibro, Mira, Jonas kaj Delfeno trafas la trajnon al Bruselo kaj Antverpeno.

pretaj por foriri!

Dum tiu tempo, “Dingo, la druido” ordigas, lavas kaj purigas la lokon. Li vere ŝatas helpi nin 😉

Li venis por helpi nin!16a30 Lupo revenas por helpi Dingo finordigi.
17a30 Ĉio estas en ordo, la aĵoj en la aŭto, ni povas foriri.
18a00 Damne! Estas problemo sur la trajnvojo. Dingo devos preni trajnon ĝis mezvoje kaj poste buson ĝis Dinant kaj poste li daŭrigos aŭte ĝis Givet. Kutimaj aventuroj!
18a20 Dingo foriras. La lasta skolto estas for ;-(

Skoltajn ĝisojn al ĉiuj. Ni baldaŭ revidos unu la alian!

Konkludo

Estis bonega semajnfino eĉ se la vetero ne helpis nin. Ni ne faris la planitan ludon en la arbaro pro la pluvo kaj la koto. Tamen ĉiuj amuziĝis.

La partoprenado de Mira kaj Jonas estis tre interesa. Ili ŝatis kaj eble revenos. Kaj plej grava, post mallonga studado ili kapablis baze kompreni kaj vere partopreni. Do eblas disvastiĝi kaj varbi se ni proponas taŭgajn semajnfinojn, multe informas, ktp.

Ni estis en la kastelo de la Katolikaj Skoltinoj de Belgio. Ankaŭ estis kelkaj gvidantoj de ilia asocio. Ili rimarkis la aŭton de Lupo, vizitis nian retejon, informiĝis pri Esperanto kaj interesiĝis “nun, eĉ skoltoj ekzistas en Esperanto”. Do la diskreta aŭto jam utilis.

Sola bedaŭro: Jérôme ne povis partopreni 🙁

Jen la fino de tiu raporto. Tamen mi ŝatus aldoni kelkaj vortoj:
Karaj Esperantistoj,

Ĉu vi ŝatus subteni nin?
Estas pluraj manieroj:

  • unue, aliĝu al PEKO! Ĝi estos mojosa renkontiĝo. Kaj farante tion vi subtenos niajn agadojn.
  • due, traduku tiun raporton al via lingvo kaj sendu ĝin al ni. Ni publikigos ĝin je nia retejo kaj facebook-paĝo.
  • trie, disdonu tiun artikolon al viaj amikoj: ĉe facebook, en aliaj retejoj, en paperaj gazetoj…
  • kvare, se vi loĝas en Belgio aŭ proksime, varbu por ni! Ĉu ne estas 11-17a jaruloj en via ĉirkaŭaĵoj? Informu ilin pri ni! La unua partoprenado estas senpaga. Kaj donu al ni iliaj kontakto-informojn. Ni kontaktos ilin kaj persone invitos ilin.
  • kaj ĉiukaze aliĝu al nia asocio! Eblas aliĝi al la verdaj skoltoj kiel subtenanto. Vi ricevos fruajn informojn, etan surprizon, vi estos invitita al nia ĝenerala asembleo, kaj vi ankaŭ ricevos niajn varmajn dankojn.

    Kiel aliĝi?

    Simple ĝiru vian kotizon je nia banko-konto. La kotizoj por la jaro 2015 estas 50€ por normala kotizo, 10€ por malferma kotizo (por ĉiuj kiuj ne povas nun doni pli). Kompreneble eblas ĝiri pli – la rekorda persona donaco estas 1000€, ĉu vi superos?

    • Argenta
      Nomo:     Verdaj Skoltoj
      IBAN        BE25 9731 2584 2982
      BIC          ARSP BE22
    • UEA
      La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA estas vsko-n
      Jen la numero de UEA se vi bezonas.
      ING
      IBAN  NL72 INGB 0000 3789 64
      BIC     INGB NL2A
    • FEL
      La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe FEL estas vsko-n
      Jen la numeroj de FEL se vi bezonas.
      KBC
      IBAN  BE31 4025 5105 3155
      BIC     KREDBEBB
      bpost
      IBAN  BE66 0000 2653 3843
      BIC     BPOTBEB1

    Ĉiam pretaj!

Samideane kaj skoltamike,
Lupo

0 Comments

  • Delfeno

    Mi volas precizigi kelkajn eventojn:

    – Dum la orientiĝo, fakte post dukilometra rondo proksimume, ni simple decidis ke la taskoj por la promenado vendrede forfikiĝu. Tamen ni – tre hazarde – fotis la aprajn spurojn.
    Mi nur nun miras kiel ni sukcesis tiom hazarde senkonscie plenumi tiun taskon.

    – Kaj mi ne BONŜANCE retrovis la vojon! EVIDENTE mi retrovis la vojon.

    – Esperante ke Lupo refaros tiajn duonhorajn kvizojn – Ne, ni ne profitis, ni nur vere interesiĝis, kaj trovis tion tre eduka ktp.

    – Ĉu Gnuo vere malgajnis? kompreneble; LI NE DEVINTUS FORIRI DE NI. “Dio ne ĵetkubludas” – Ĉaaar laaaa druido.
    Subtilaj aludoj al “La druido” kiel antaŭanonco!

    – Bela priskribo por la sukceso de la filmo. Jes, multe pli interesa troviĝis veni en la kuirejon kaj aŭskulti mian konversacion kun Dingo la druido dum mi malrapide lavis manĝilaron…

    – Ĉu vere tiu vojo al Goyet ŝajnis tiom facila al vi? ĉu vi forgesis nian aventuron en la densa arbustaro? Serĉante vojon inter – aŭ por tro ampleksaj plenkreskuloj (hmmm: Lupo ) : tra – dornaj branĉoj, por konstati je la alia flanko ke la sola ebla reiro estas denove reen.

    Cetere, ni ankaŭ havis aventuron travojaĝante, sed ĝi rapide solviĝis kaj finfine estis nur iom da tima streĉo.

  • Dingo, la druido

    Oh kiaa, kia gxojo!
    Jen la ebleco retrovi aux malkovri precize tion, kio okazis dum la semajnfino.
    Mi sxatas la vivplenajn citajxojn de Lupo : “Ve! mi devos frue vekiĝi por iri aĉeti panon por la matenmanĝo.”
    PS: Eble ne videblas sur la lasta foto, sed mi estis gxuanta veran purigan volupton

Lasi respondon al Dingo, la druido Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts