PEKO-2019-Informoj-eo

De pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE invitu viajn amikojn,
genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn…kaj nun unua foje en Germanujo!

Sed estas tre proksima al Belgio kaj Nederlando!

Kiam?

De ĵaŭdo la 18a de aprilo je la 16a horo ĝis lundo la 22a de aprilo matene.

Kie?

Jugendherberge Don Bosco
In Steckenborn 70
52152 Simmerath

Germanujo

https://www.google.de/maps?f=q&hl=de&z=13&q=52152+Simmerath+In+Steckenborn+70

Kiel atingi la lokon?

Por publika trafiko ekzistas bushaltejo tuj apud la ejo: „Steckenborn Im Birkenschlag, Simmerath“ .
Por aŭtoj la distanco de Akeno, Kelmis kaj Eupen estas pli malpli 35km, de Liège kaj Maastricht inter
80 kaj 90km.
Nur 10km for de la limo al Belgio. Ekzistas 15 parklokoj.

Mallonga priskribo

Simmerath situas la Eifel National Park, inter Rurtal kaj Hohem Venn kaj tre proksime al Belgio kaj Nederlando.
La regiono estas riĉa en naturo, bela loko por akvosporto kaj aliaj distraĵoj. Simmerath ofertas belan rigardon al la
bela Eifel-Montareto. La centra loko Simmerath estas la ĉefa butikcentro kaj
samtempe ofertas altkvalitoan vivon.
La ekonomia strukturo de la komunumo apud la Rursee kaj
la Eifel National Park, estas ĉefe turismaj. La tri
komercaj parkoj en Simmerath, Rollesbroich kaj
Lammersdorf ofertas spacon por komerco, metio kaj industrio.

La ejo ofertas 2 foje unuopan, 5 foje duopan kaj 7 foje plurlitan ĉambro, de tio estas 5 kun duŝejo kaj necesejo.
Ni havas 3 grupĉambrojn,1 pli eta ol 50m2, 1 pli granda ol 50m2, 1 pli granda ol 100m2

Programo

Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj,
kant-ateliero, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj,
manlaborado ne nur por infanoj, libroservo de FEL…
Ekzistas rostejo, teraso, fajroloko, flugpilkejo kaj tablotenisejo  

Kotizoj

  • via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ je la konto de la Verdaj Skoltoj.
  • rabato por kontribuantoj: 10€/horo da programero
  • rabato por familioj, minus 50€ ekde 4 personoj
  • por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
  • la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon, programerojn kaj ekskursojn.
  • Kunportu lit- kaj sekigtukojn!

Plentempa partoprenado    simpla / luksa

  • Bebo (venas kun siaj manĝoj):      0€ /     0€
  • Ĝis 17 jaroj:                                   120€ /  160€
  • Ĝis 27 jaroj:                                  160€ / 200€
  • Ekde 28 jaroj:                               180€ / 220€
  • Duopaj ĉambroj krome kostas   60€ /  60€
  • Unuopa ĉambroj                                 —/  80€
  • verdaj skoltoj: 60€ en tendojAtentu povas esti tre malvarma! Kunportu bonan maton kaj dormsakon!
  • NEJ-anoj:       120€

Parta partoprenado
La parta partopreno eblas kontra krompago de 25% de la taga kotizo.
Membroj de NEJ ankaŭ ricevos rabaton por parta partoprenado. Kontaktu nin!

Pago

Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonto de la Verdaj Skoltoj:
Nomo:     Verdaj Skoltoj

nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2019» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN        BE25 9731 2584 2982
BIC          ARSP BE22
rue des Champs 3
B
5060 Sambreville 
Belgio

ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas 
vsko-n.

Nepre sendu kopion de via retletero al UEA al ni! (UEA malrapide komunikas al ni la konto-eltirojn).

 

 

Kulpanto flanke de la verdaj skoltoj estas:
christine brücker el germanujo
christine.duisburg@gmx.de

+49 1575 8038 115