Blog Post

nova simbolo 2

Dankon al ĉiuj kiuj voĉdonis kaj komentis 😉

Vi klare volas steleton: 33 voĉoj je 51, do 65% inter vi!
Do estos eta stelo en nia simbolo. Ĝi estos kiel en la tria propono: blanka stelo ene de verda folio.

Vi pliŝatis la unuan proponon por la koloroj. Tiu rikoltis 42 procentojn de la voĉoj (21/51).
Ruĝa, flava kaj verda estos niaj koloroj.

Tiu demando estis ankaŭ bona okazo por diskonigi nian grupon ene de Esperantujo.

Ĉe Facebook, la artikolo estis disdonita 22 foje. 99 homoj legis ĝin sur nia paĝo, verŝajne pli je la aliaj paĝoj. Unu plia persono ŝatis nian paĝon dum la lasta semajno.

Ĉe nia retejo, 51 homoj voĉdonis, 6 komentis. Dum la lasta semajno 116 homojn vizitis nian retejon. Ili rigardis mezume 1,54 paĝojn (176 entute).

Kie loĝas tiujn homojn?

statistiko semajno 47

 

Ĉu ili sekvis ligilon?

  • 4 vizitantoj sekvis la ligilon de MIKEDSIGN
  • 1 vizitanto sekvis la ligilon www.esperanto-wallonie.be

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts