Blog Post

Mozet, 20-22aj de februaro

Restas du tagoj antaŭ revidi unu la alian \(^_^)/

Kie okazos?

La semajnfino okazos en la kastelo de la skoltinoj de Belgio. En Mozet, apud Namuro.
Tie kie okazos PEKO2015. Tiel la skoltoj malkovros la lokon kaj povos pli helpi dum PEKO.

Kiuj partoprenos

  • Delfeno, Jonas kaj Mira el Antverpeno, (Flandrio)
  • Kolibro el Bruselo
  • Gibono kaj Ugo el Tamines (Valonio)
  • Jérôme el Jemeppe s/S (Valonio)
  • Dingo el Givet (Francio)
  • Bongo kaj Linko el Duisburg (Germanio)

Do 10 adoleskuloj inter 13 kaj 17 jaroj.
Kies tri novuloj (gratulojn al ili pro ilia kuraĝo). Ili komencis lerni Esperanton antaŭ kelkaj tagoj aŭ semajnoj. Tamen ili devos jam uzi ĝin ĉar Esperanto estos la nepra kaj sola komuna lingvo!

Jes ja, la Antverpenanoj parolas la nederlandan, la Duisburg-aninoj la germanan, la aliaj parolas la francan. Do Esperanto estas la sola solvo.

Lupo gvidos ilin. Sole ĉi-foje ĉar la aliaj skoltestroj ferias.

Programo

Pro lernejo, Dingo, Bongo kaj Linko alvenos malfrue. Ja, ne estas feria semajno en Germanio kaj Francio.

Por la aliaj estos frua rendevuo en la stacidomo de Namuro, vendredon je la 15a45.
Lupo forlasos ilin aŭte je kelkaj kilometroj de la kastelo, ili devos trovi ilian vojon. Kun mapo kaj kompaso. Do la komenco estos tre skolta orientiĝo.

Poste ni instaliĝos, preparos la vespermanĝon, verŝajne ne-formale instruos esperanton al tiuj kiuj bezonas kaj ludos al sociaj ludoj.

Sabaton, ni kuiros, manlaboros, ludos en la vilaĝo, spektos filmon kaj estos eta surprizo por kelkaj 😉

Dimanĉon, ni faros komunik-ekzercon, kunsidos por taksi la semajnfino kaj ordigos ĉion antaŭ foriri.

Kion kunpreni?

Kiel kutime 😉 Atentu, ni disponos matracon, do krom dormosako ĉiuj devas preni littukojn por matraco kaj kapkuseno.

 

 

 

 

0 Comments

  • Jean-Pol Sparenberg

    Mi kore bondeziras ĝojan kaj agrablan semajnfinon al Lupo (Valère) kaj al la Verdaj Skoltoj.
    Vi ja scias, ke ni kreis senprofticelan asocion (asbl) por profesie subteni tiun grupon. Post nur unu monato kaj duono de leĝa ekzistado, ni komencas rikolti la unuajn fruktojn de la laborego de Lupo : 3 tutnovaj partoprenantoj (Mira kaj Jonas el Flandrujo kaj Jérôme el Valonujo) aliĝis…
    Bonvenon al ili.

Lasi respondon al Germain Pirlot Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts