Blog Post

la tasoj alvenis ;-)

Jeeeee! Hodiaŭ mi ricevis la tasojn kiujn ni mendis por niaj honoraj membroj!

Lastan dimanĉon, mi ricevis reklamon pri rabato ĉe mia kutima foto-presejo. 50% sed nur dum unu tago! Mi deziris profiti tion por mendi tasojn por danki la honorajn kaj dumvivajn membrojn de la Verdaj Skoltoj.

la projekto
la projekto

Do mi dediĉis 4 horojn dimanĉe por retrovi la fotojn, elekti ilin, tranĉi kaj plibonigi ilin… kaj finfine aranĝi sur la taso… Certe ne estas perfekta aranĝo, eble mi povus elekti aliajn fotojn… Sed la rezulto estas belega 😉

La tasoj estas belege printitaj, kaj glate brilas. La tasoj mem ankaŭ estas vere bonkvalitaj.

Estas nur ses, ĉu mi devas esperi ke ni ne havos tro da honoraj kaj dumvivaj membroj? Certe ne! Se necesas ni faros novajn!

Mi esperas ke niaj tri aktualaj honoraj kaj dumvivaj membroj ŝatos ilin 😉 Do sendi ilin estos mia morgaŭa tasko.

Ĉu vi ŝatus ricevi tion?

IMG_5100
la rezulto
La skoltoj kiuj marŝas sub la pluvo estas de maldekstre al dekstre:
  • malproksime: Korsako (flandro) kaj Romain (sviso)
  • proksime: Dingo (franco), Linko (germanino), Delfeno (flandro) kaj Marti (hispano kataluno).
Kaj la homoj ne kredas min kiam mi diras ke la Verdaj Skoltoj estas internacia grupo kun nur Esperanto kiel komuna lingvo..,

0 Comments

Lasi respondon al valeredoumont Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts