Blog Post

La filmeto pretas \(^_^)/

Dank’al Alejandro Escobedo ni nun havas bonegan reklamfilmeton.

alejandroAlejandro estas juna hispano, nekredeble aktiva por Esperanto. Li mastrumas multajn Esperanto-facebook-paĝojn kaj grupojn.
Li trovis bonegan servon por munti filmojn. Kaj li kapablis konvinki UEA repagi la unuan jaron. Certe filmetoj estas la estonteco por varbi kaj reklami!

(spektu la filmon sube)

Jen la kondiĉoj de UEA:

Vi kreus 3 belajn videaĵojn kun jenaj (proksimumaj) titoloj:
– Kial veni al la 100-a UK
– Motivoj por aliĝo al UEA
– Subtenu Fondaĵo Canuto
Poste la Estraro prijuĝas la aferon kaj tuj repagas al vi la sumon 240€, se la rezulto estas akceptebla.

Ni trovis la ideon tiom trafa, ke ni mendis filmeton al Alejandro sendante al li scenaron kaj fotojn.

Post multe da diskutoj kaj mesaĝoj, post laboro kaj relaborado, la filmo nun estas tute preta. Kun ĝojo ni ĝiris al li 100€ por pli daŭrigi tiun servon por ĉiuj Esperantistoj!

 

Kaj jen la filmeto!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts