Blog Post

Kiel trajne vojaĝi en Belgio?

Estas multaj stacidomoj kaj trajnoj en Belgio. Certe trajno estas bona kaj facila solvo por vojaĝi ene de Belgio. Tamen estas kelkaj obstakloj!

Grava atentigo

Belgio estas oficiale trilingva lando. Same por la fervojkompanio. Tamen la lingvo uzita en la stacidomoj, trajnoj, anoncoj, sur la tabuloj, ŝildoj, ktp dependas de la regiono!

  • En Flandrio, ĉio estos nur en la nederlanda.
  • En Valonio, ĉio estos nur en la franca.
  • En Bruselo, ĉio estos en ambaŭ lingvoj (la franca kaj en la nederlanda.
  • En Orienta Belgio (Ostbelgien), ĉio estos en la germana kaj la franca.

Normale ĉiuj laboristoj de la fervojkompanio parolas la francan kaj la nederlandan. Ofte ankaŭ la anglan. Tamen varias laŭ la individuoj.

Tio validas ankaŭ por la nomoj de la urboj. La tradukoj inter la franca kaj nederlanda estas foje tre malsimilaj. Ĉiam konu la nomojn en ambaŭ lingvo!

Ekzemple: vi estas en Antwerpen (Flandrio) kaj volas iri al Mons (Valonio). En la belega stacidomo de Antwerpen, vi devas preni la trajnon por Bergen 😯 ĉar la traduko de “Mons” en la nederlanda estas “Bergen”.

Same por Gent/Gand, Liège/Luik, Brugge/Bruges, Leuven/Louvain, Braine-l’Alleu/Eigenbrakel, Kortrijk/Courtrai, Mechelen/Malines, Ronse/Renaix, Tienen/Tirlemont, La Calamine/Kelmis, Tournai/Doornik… Kaj eskterlandaj urboj: Lille/Rijsel, Aachen/Aix-la-Chapelle, ktp.

Eta rimarko por la nederlandparolantoj: Bruxelles-midi = Brussel Zuid, ne Brussel Centraal.

Eta rimarko por la francparolantoj: ofte fremdaj studentoj venas studi en Loveno-la-Nova (Louvain-la-Neuve) kaj eraras en la stacidomo de Bruselo:

  • Loveno (eo) = Leuven (nl) = Louvain (fr) estas flandra urbo oriente de Bruselo
  • Loveno-la-Nova (eo) = Louvain-la-Neuve (fr) = Louvain-la-Neuve (nl) estas valona urbo sude de Bruselo.

En Bruselo ili anoncos trajnon por Leuven-Louvain: ĝi ne estos via trajno!

Plani sian vojaĝon

Malpli kostajn biletojn

En Belgio, la trajnoj estas sufiĉe kostaj. Sed estas kelkaj malpli kostaj ebloj:

  • se vi vojaĝas dum semajnfino: iro kaj reveno estas -50%
  • se vi vojaĝas el/al proksimaj ne-belgaj urboj (Lille, Luxembourg, Maastricht, Aachen, Rosendaal) estas specifaj biletoj
  • se vi estas malpli ol 26 jaraĝa: “Go Pass 1″ estas bileto kiu permesas al vi vojaĝi inter du iuj ajn belgaj stacidomoj por 6,20€
  • ekzitas specifa “GO PASS 1 Aachen” (8,10€) kiu permesas al malpli ol 26 jaruloj vojaĝi inter Aachen kaj iu ajn belga stacidomo. Same por “GO PASS 1 Maastricht” (7,90€). Kaj “GO PASS 1 Rosendaal” (7,90€).
  • se vi estas malpli ol 26, kaj dum julio kaj aŭgusto, estas specifaj ofertoj.

Se vi trajnas dek foje jare, aŭ kun kelkaj amikoj, estas du tre interesaj ebloj. Ambaŭ estas ne-persona-karto de 10 vojaĝoj inter iu ajn belgaj stacidomoj.

Ne-persona-karto?

Jen ekzemplo de GO PASS 10*

go-pass

*kompreneble la bileto estos en la nederlanda se vi aĉetos ĝin en Flandrio, kaj en la franca en Valonio. Estas neniu indiko pri kiuj lingvoj vi rajtas uzi por plenigi ĝin… tamen ni konsilas al vi uzi unu el la naciaj lingvoj de Belgio aŭ la angla.

Vi memskribas antaŭ eniri la trajnon la tagon, daton, el kiu stacidomo vi ekas, al kiu stacidomo vi iras. Vi rajtas indiki plurajn vojaĝantojn sur la sama karto (simple plenigu pluraj linioj). Vi devas preni rektan vojon, sed vi povas halti sen krompago (ekz: se vi vojaĝas el Lieĝo al Ostendo, vi rajtas halti en Bruĝo por viziti la urbon).

  • GO PASS 10 por la malpli ol 26jaruloj, kostas 52€
  • RAIL PASS por la 26jaruloj kaj pli, kostas 77€

Ĉar ĝi ne estas persona, Belgoj tre kutimas re-aĉeti parte-uzitan karton.

Flughaveno de Bruselo [BRU]

Estas stacidomo en la flughaveno mem, do tre facilas. Tamen estas krompago de 5,25€ al privata firmao kiu financis la tunelon inter la flughaveno kaj Flandrio. Vi devas pagi tiun krompagon eĉ se irante al Bruselo, via trajno ne uzos tiun tunelon.
La krompago estas inkluzvita en normalaj biletoj. Sed se vi vojaĝas kun GO PASS au RAIL PASS vi devos plenumi vian karton kaj aĉeti duan bileton de 5,25€

  • la plia bileto nomiĝas Diabolo
  • la oficiala nomo de la flughavena stacidomo estas Brussels Airport – Zaventem

Bonajn vojaĝojn!

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts