Blog Post

Karaj gepatroj

Karaj gepatroj,
Karaj interesintoj,

Vi (aŭ viaj infanoj) reagis al mia unua mesaĝo. Dankon pro viaj reagoj, konsiloj kaj helpoproponoj.

La unua skolta semajnofino por esperantistoj okazos je la 2-3-4aj de novembro.
Pliajn informojn vi trovos ĉe la paĝo Unua rendevuo!

Nun estas tempo por reklami, varbi kaj aliĝi!

Sekvantaj paŝoj:
1) Personaj kontaktoj
Mi tre ŝatus persone kontakti ĉiujn partoprenantojn antaŭ la renkontiĝo. Por scii kion ili volas, kion ili ne volas. Kaj tiel plibonigi la programon. Ankaŭ mi provos kontakti tiujn kiujn ne volas partopreni.

2) Reklami aliulojn
Ĉu vi konas aliajn eblajn kandidatojn?

3) Reklami ĉe lernu.net
Mi provos kontakti la membrojn de lernu.net kiuj aĝas inter 11 kaj 17 jaroj. Almenaŭ de la Benelukso.
(Por proksimaj partoj de Francio kaj Germanio estas pli malfacila. Lernu.net ne eblas serĉi membrojn de iu regiono. Mi provos, sed poste.)

Temas pri malfacila laboro ĉar nur eblas kontakti ilin unuope.
Tamen mi volas provi!
Por tio mi bezonas tradukon de la reklama mesaĝo en la nederlanda kaj en la germana.
Kaj kompreneble se vi volas helpi min kontakti ilin… Via helpo estos tre bonvenaj.

4) konstanta ago: plibonigi la projekto kaj la retejo
Vi certe rimarkis ke la projekto kaj la retejo estas skiza.

Simple ĉar mi volas konstrui la projekton (kaj la retejon) kun la partoprenantoj kaj kun Vi.

Laŭ Vi kio mankas en la retejo? Kio mankas en la projekto?
Tio estas tre grava, ĉar demandante vi helpos min plibonigi la projekton.
Mi povos verki dek artikolojn pri skoltismo. Sed se neniu bezonas tion… Estos perdo da tempo!

Male iu demandis al mi pri la “milita etoso” ĉe la skoltoj. Kaj estas bonega temo por artikolo 🙂
Ekzistas skoltgrupoj kiuj estas ankoraŭ tre militaj… Kun forta hierarkio, kun levo de nacia flago matene, ktp…
Ni ne estos tiel! Ĉiuj estos egalaj. Ni decidos kune per asembleo. Kaj mi volas decidojn ne nur de la plimulto sed de ĉiuj!
Eblas atingi interkonsenton de ĉiuj en iu grupo. Certe ne la unua fojo… Tamen mi pensas ke iom post iom eblos.

skoltamike,
valer

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts