Blog Post

Jen mi, valer!

Saluton,

Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto.

Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo.

En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio “Les Scouts”. Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/

Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007
Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano de APE (la valona asocio). Kun ili mi ĉefe organizis du renkontiĝojn.

Ankaŭ mi instruis Esperanton al miaj genevoj. Do se Tom aŭ Ugo fuŝe parolas vi scias al kiu vi devas riproĉi tion!

Mi tre ŝatus proponi skoltismon al la junaj Esperantistoj. Pro tio tiu projekto!

Ĝis,

0 Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts