Skoltestroj

Ili gvidas la skoltojn en iliajn aventurojn!
Ili estras la lupidojn (8-11 jaruloj), la esploristojn (12-16 jaruloj) aŭ la roverojn (17- pli jaruloj), ili zorgas pri manĝoj, aĉetado, tiu ĉi retejo, niaj sociaj retaj paĝoj, komunikado, ktp.
Ili estas unu teamo kaj dividas la taskojn laŭ bezonoj kaj personaj ebloj.

 
Lupo

Valère Doumont (44 j) estas diplomita skoltestro (Wood Badge), profesia edukisto kaj lerta esperantisto (C1 diplomo). Li lanĉis la projekton Verdaj Skoltoj en novembro 2012.

 
Orcino

Michaela Stegmaier (29 j) venas el la Esperanto-urbo Herzberg. Studinte ter-sciencojn en Braunschweig, Germanio, ŝi profesie laboris kiel projektinĝeniero pri subterkonstruado kaj estro pri truofosado. Ŝi nun volontulas en komunumo en Svedio. Ŝi skoltiĝis en 2017.

Dingo

Simon Huterau (26 j) partoprenas la Verdajn Skoltojn ekde 2012. Li studis regteorion kaj informatikon en Troyes kaj Reims, Francio. Li planas fari grandan biciklovojaĝon.

Korsako

 

Thomas Demeyere (24 j) venas el Bruĝo, pri kio li tre fieras. Li foje kreas religiojn por plietosigi tendumadojn. Li ankaŭ estas kasisto de nia asocio.

 
Abelo

Anh Tuan Clabaut (22 j) loĝas proksime de Parizo. Li ŝatas matematikon, muzikon kaj rasti kortojn.

Dama

Clara Sparenberg (22 j) loĝas en Bruselo kie troveblas la plej bonajn fritojn. Kiam ŝi ne manĝas fritojn, ŝi studas psikologion.

Subtena teamo

Ili subtenas nin per sia laboro.

Mambao

 

Jean-Pol Sparenberg estas dekomenca subtenanto kiu multe helpis nian asocion.

 

Bizono

Christine Brücker organizas eventojn (PEKO, FESTO, ktp).

Bubalo

 

Maureen Hurstel (22 j) ĉasas perditajn ŝafojn.