Blog Post

IIK2015

Publikigi informojn post 20 tagoj… (do mi hontas, baldaŭ aperos raporto pri IIK)

Tamen jam ni povas konfirmi ke:

  • neniu grave vundiĝis
  • neniu malvarmumis (malgraŭ la pluvo kaj la malvarmo)
  • neniu malsaniĝis
  • neniu estis mordita per iksodoj
  • neniu reiris hejmen kun pedikoj
  • neniu svenis pro malsato
  • neniu sunbruliĝis – pri tio la vetero helpis nin 😉

Kompreneble estis kelkaj etaj vundetoj. Sed ĉu tio estas evitebla?

La infanoj kaj plenkreskuloj tendumis, ekskursis, tenisis, memzorgis, naĝis, manlaboris, ludis sub la pluvo kaj sub la suno, spektis filmon, fajris kaj rostis pufsukeraĵojn… kaj kelkaj kuraĝuloj substele tranoktis apud la fajro dum la lasta nokto 😉

IMG_5509 (copie)Ekde ĵaudo, multaj zorgantoj komencis paroli pri la sekvonta jaro. Kaj sabate, antaŭ foriri multaj infanoj kaj adoleskuloj petis al Nicky kaj Lupo pri sekvontjara ĉe-esto 😉
Ŝajnas ke ili ŝatis la malkomforton kaj la skoltan vivon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts