Blog Post

ĝis!

Lundon (01/02/2016) estis mia lasta pagita tago ĉe la asocio Verdaj Skoltoj 🙁

Ĉiam pretaj!

Eble vi ne sciis ke dum la lasta jaro mi estis profesia esperantisto?

Jen eta resumo:

En novembro 2012 mi organizis skoltan semajnfinon por adoleskuloj en Valonio. 8 partoprenantoj el 5 landoj/regionoj kun 3 malsamaj lingvoj. Ili ŝatis kaj volis daŭrigi. Semajnfino post semajnfino kreiĝis nova movado \(^_^)/

Nia unua tendumado okazis en aŭgusto 2013. Kaj la jaro 2013-2014 estis plena da semajnfinoj. Sed en aprilo 2014 mi trovis laboron kiu prenis multe de mia tempo… kaj la dua tendumado en julio 2014 estis vere tro peza… aperis la neceso dediĉi pli ol libertempe al la projekto Verdaj Skoltoj.

Do en septembro 2014, Jean-Pol Sparenberg kaj mi petis helpon al la Valona Esperanto Asocio (APE). Ili jesis kaj ofertis al ni 10 000€ por krei asocion kaj dungi min dum kelkaj monatoj. Rapide la brusela klubo (EBG) aliĝis al nia projekto kaj kontribuis per 2000€.

Tio permesis krei la sen profitcelan asocion Verdaj Skoltoj kaj dungi min por 3 monatoj ekde la 1a de februaro 2015.

Poste individuaj esperantistoj kaj Belga Esperanto Federacio (BEF) ankaŭ subtenis nin.

Interalie ni konkludis kontrakton kun ne-esperantista asocio: mi laboris por ili 14 semajnojn kaj tiel enspezis monon. La donacoj kaj tiu laboro por alia asocio permesis dungi min dum tuta jaro. Kvarfoje pli ol ni unue planis \(^_^)/

Estis tre interesa jaro, plenplena da projektoj, sukcesoj, ĝojoj sed ankaŭ kun malsukcesoj, streĉo kaj laceco. (Baldaŭ ni publikigos nian jaran raporton.)

Nun estas tempo danki ĉiujn kiuj subtenis min 😉

Unue Jean-Pol pro lia investo kaj subteno. Li estas nia prezidanto, kaj samtempe anstataŭas nian kasiston. Dum PEKO 2015 li lastminute rilatis kun ARTE. Dank’al tio ni havis bonegan raporton je la televido… fakte estos tro longa listigi ĉion kion li faris!

Due mia senfina danko iras al APE kaj ĝiaj estraranoj. Tion kion ili faris por ni estas eksterordinara. Mi konas neniun asocion kiu pretas doni preskaŭ la duonon de sia havaĵo por subteni projekton. Ili estas veraj Esperantistoj!

Trie, mi volas danki niajn individuajn subtenantojn. Kelkaj (ili rekonos sin) alte subtenis nin.

Sekve BEF, EBG, la klubo de Gento (la plej frua flandra asocio kiu subtenis nin!). Kaj Flandra Esperanto-Ligo (FEL) (kiu ĵus subtenis nin).

Specifa danko al Nicky, Michel, Fabrice kaj ĉiuj kontribuintoj kaj partoprenintoj de IIK 2015. IIK 2015 estis belega kaj sukcesa projekto!

Kaj ĉiuj kiuj subtenis nin! Mi ne forgesas vin 😉

Laste en tiu listo… sed la plej gravaj! Mi volas danki miajn skoltojn kiuj sekvi min en tiu aventuro! Specife Korsako kiu ĉiam partoprenis ekde la komenco de la Verdaj Skoltoj. Sed ankaŭ Bongo kaj Linko kiuj regule venis de for. Kaj ĉiuj aliaj por ilia diverseco kaj bunteco 😉 Skoltoj, vi josas!

Ne estas la fino de niaj projektoj!

Post kelkaj semajnoj ni organizas semajnfinon en Bruselo. En aprilo Eo-staĝon. Kaj en majo mi esperas vidi vin ĉiuj por kune PEKO-umi 😉

Tiuj eventoj estis planitaj kaj grandparte organizitaj dum mia dungado. Poste la progreso de la projekto dependos de la disponeblaj homfortoj… do verŝajne ĝi draste bremsos 🙁

skoltamike,
Lupo (Valère Doumont)

profil

0 Comments

  • Saluton Valère! Mi ĵus legis ĉi tiun afiŝon. Unue mi ŝatus gratuli al vi kaj danki pro bonega laboro kiun vi faris. Vi certe havis nekutiman en Esperantujo bonŝancon esti vere aprezita pro laboro farata por nia movado. Tre ĝojigas vidi belajn efikojn de via agado. Mi forte esperas, ke la organizo, kiun vi ekis plu floros danke al farita semado. Sendube estus pli facile, se vi povus daŭrigi la laboron tiel, kiel ĝis nun vi faris, sed eĉ se tio ne eblos, konsciu, ke via laboro estas vere mirinda kaj laŭdinda! 🙂

  • Michel Dechy

    Gratulojn Valer pro via ideo, laboro kaj dedicxo por la Verdaj Skoltoj kaj por la tuta esperanta movado. La Internacia Infan Kongreso en 2015 estis sukceso kaj bela memorajxo por cxiuj partoprenantoj dank’ al bela kaj efika skipo en kiu pluraj verdaj skoltoj multe helpis.
    Viaj agadoj generos belajn sekvojn. Plej amike, Michel Dechy

  • Klára

    Valer, estas mojose chio kion vi faris dum tiuj tri jaroj kaj mi admiras vin pro tio! Origine mi pensis ke via projekto estis nerealisma revo. Kompreneble, tia afero ne sukcesas se nur unu homo laboras por ghi. Sed shajne multaj aliaj pretis subteni vin kaj tiel la projekto ighis multe pli granda ol mi pensis. Nekredeble!
    Espereble ghis baldau kaj multan sukceson,

    Klára

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts