Blog Post

Excel’LANGUES 2014

La 13an kaj 14an de novembro 2014, Françoise kaj Lupo kontribuis al Excel’LANGUES en Libramont \(^_^)/

Kio estas Excel’LANGUES?

excel'LANGUESExcel’LANGUES estas lingvo-festivalo por infanoj inter 10 kaj 12 jaroj. Ĝi estas organizita far la asocio sen profitcelo Réseau Langues. Tiu asocio celas promocii lingvojn kaj lingvo-lernadon en la provinco Luksemburgo en Belgio.

Tiu provinco estas la plej granda kaj la malplej popola en Valonio. Pro tio ne eblas sendi prelegantojn en ĉiujn lernejojn. Tro kostus!

Do ili trovis bonegan solvon: organizi dum du tagoj lingvo-festivalon nur por junaj lernantoj!

La organizado estis nekredebla. Vere ili kreis imitindan modelon.
La infanoj alvenis por la mateno kaj partoprenis klasgrupe kun sia instruisto tri etajn instruadojn (40 minutoj). Ili elektis antaŭ inter la diversaj proponoj.

Poste, antaŭ la tagmanĝo, estis granda kuniĝo, kelkaj vortoj de la organizanto kaj disdonado de prezoj por la plej diligentaj grupoj 😉

Kaj jen la bonega organizado: tiuj infanoj foriras buse, alvenas aliajn grupojn kaj ni rekomencas la saman dum la posttagmezo.

IMG_3771 (copie)
la kunvenigo de vendrede posttagmeze

Tion ni faris ĵaŭde kaj vendrede.

Se mi bone klarigis, kaj se vi bone komprenis, ne surprizos vin se mi diras ke ni instruis al 12 grupoj !

Kion ni instruis?

Françoise prepariĝas

 

Ni proponis fulmo-kurso en Esperanto. Ni provis instrui plej multe dum la dediĉitaj 40 minutoj. Krom la alfabeto, multaj vortoj, la konjugacio, la ino-sistemo, unu poemo, unu kanteto… ni ankaŭ montris la filmeton “esperanto estas” kaj kelkaj fotoj de la verdaj skoltoj.Je la fino, ni saltis al la franca kaj respondis al la demandoj de la infanoj.

Estis kelkaj tre belaj reagoj: “Kial ni ne sciis pli frue pri Esperanto?” “Vi diras ke estas lingvo sen nacio, tamen vi havas flagon!”

Entute pli ol 200 infanoj kaj du dekoj da plenkreskuloj eksciis pri Esperanto.
Kaj ni jam estas re-invititaj por la sekvanta jaro \(^_^)/

Kaj unu monato poste, mi ricevis leteron kun la opinioj de la instruistoj pri nia kurseto. (Preskau) nur pozitivaj!

“Super activité ! Plein de vie, un grand bravo pour cette scéance d’espéranto. Ca donne envie d’apprendre.”

“Bonega agado! Viv-plena, grandajn gratulojn por tiu eperanto-programero. Donas emon lerni.”

“Excellent !!!”

“Bonega!!!”

“Cela a vraiment donné envie d’apprendre l’espéranto.”

“Tio vere donis emon lerni Esperanton.”

” Très bonne présentation. Excellent”

“Tre bona prezento. Bonega.”

malfrue, Lupo

0 Comments

  • Dennis Keefe

    Dankon pro la sendo de tiu informo al mi. Celgrupo de inter 10 kaj 12 jaroj estas nova aliro en la historio de Lingvaj Festivaloj, kvankam en la urbo Tours, ni jam faris tion komence de 1996 au iomete poste, mi kredas. Esperantisto Pierrette Formen scios pli pri tio, char mi jam ne plu estis en Tours en tiu jaro. Nun bona demando estus kiamaniere uzi similajn modelojn en similaj situaticioj en aliaj urboj kaj landoj. La Lingvaj Festivaloj en lernejoj ofte povas esti multe pli facile organizataj char la lernejo mem kaj la instruistoj kaj la laboristoj de tiu lernejo ofte zorgas pri preskau la tuto. Tion ni faris multfoje en Chinio, sed chefe en mezlernejoj. Neniam kun infanoj. Danke, Dennis

Lasi respondon al Cédric Marchal Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts