longa semajnfino 1-4aj de majo

Saluton! Ekde la unua ĝis la 4a de majo, la verdaj skoltoj kunvenis en Valonio \(^_^)/ Pli precize, ni kunvenis en Rosée. En granda ruldomo apud lageto. Skizan raporton... Unue, ĵaŭde posttagmeze alvenis Bongo, Melanie kaj Dingo. Dankon al ili kiuj ordigis kaj purigis la ruldomon. Vendrede Lupo devis forlasis nin por iri labori :-( Sed tio tute ne gravis: Catherine trafis Korsakon kaj Delfenon en Dinant, veturis ilin ĝis la lageto, kaj instruis al ĉiuj kiel trovi kaj kuiri sovaĝajn plantojn! Sabate, Lupo iom klarigis pri fajroj. Kiel eki ilin? Kiel elekti la bonajn lignaĵojn? Poste ni faris grandan…
Legi pli

Niaj projektoj

Dum PEKO (21-22-23aj de marto) okazis du kunsidoj pri la verdaj skoltoj. Unue, ni prezentis la projekton kaj ĝian sukceson. Jes ja, nia prov-projekto sukcesis! Ni pruvis ke eblas krei internacian skoltan trupon kun Esperanto-adoleskantoj. Eblas organizi semajnfinon sufiĉe regule por krei etosplenan trupon. Kun Esperanto kiel ponto-lingvo kiun la partoprenantoj pli kaj pli bone parolas. Ĉe-estis multaj homoj por spekti tiun prezenton. Kaj la reagoj estis ege pozitivaj. Due, ni ankaŭ kunsidi pri la estontaj planoj. Nun ke ni provis la taŭgecon de la projekto estas tempo pli bone konstrui ĝin. Ĉar ĝi ne plu estas prov-projekto. Ni interkonsentis…
Legi pli

Bonom?

Kion signifas "bonom"? Tiun vorteton el la franca "bonhomme" uzas ni kiel ekkrio (interjekcio). "Vi aldonas tiom da kapsiket-saŭco en via manĝo... Vi estas vera bonomo!" Komprenu : Vi estas vera vira viro [primoke]. Verŝajne la primoka senco venas el tiu skeĉo: Energio 3000, la trinkaĵo de la veraj bonomoj. http://www.youtube.com/watch?v=Grt-vlP2x5Y Ni komencis uzi tiun vorton en Grezilojno en novembro. Kaj en Maastricht, komence de februaro ni trovis nekredeblan kafejon: la kafejo de la veraj viroj!
Legi pli