Jen mi, Ugo!

Saluton, kiu vi estas? Saluton, mi estas Ugo, 11 jaraĝa. Kion vi ŝatas? Mi ŝatas ludi kun miaj amikoj kaj manĝi pomojn. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Mi volas amuziĝi! Ĉu vi havas ŝatokupojn? Jes, mi futbalas kaj ludas pianon. Ĝis!
Legi pli

Jen mi, Tom!

Saluton, kiu vi estas? Saluton, mi estas Tom. Mi estas 12 jaraĝa. Kion vi ŝatas? Mi ŝatas ludi al iu ajn ludo. Kion vi ne ŝatas? Mi ne ŝatas kuiritajn fruktojn. Eĉ pomkompoto! Beeeek! Kio estas grava scii pri vi? Nenion Kio estas via(j) ŝatokupo(j)? Mi ludas basketbalon. Ĝis Baldaŭ!  
Legi pli

Jen mi, valer!

Saluton, Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto. Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo. En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio "Les Scouts". Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/ Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007 Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano…
Legi pli