partoprenu senpage PEKOn!
Du kutimaj partoprenantoj de PEKO ne povos partopreni ĉi jare :-( Do ili decidis tamen pagi kotizon, sed por du aliaj personoj! Eble por VI! Ĉu vi estas skolto? Kaj vi loĝas ekster Belgio? Do vi povos senpage partopreni PEKOn! Kiel profiti tiun eblon? aliĝu al PEKO antaŭ la 1a de marto indiku "senpage GENTO" en la rimarko-spaco Ĉu vi konas skoltojn? Dividu tiun oferton! El Eŭropo la loko estas ege facile atingebla (flughavenoj de Bruselo kaj de Bruselo-sudo) kaj malmulte koste. La asocio Verdaj Skoltoj pretas organizi kaj financi la vojaĝojn inter tiuj flughavenoj kaj la kongresejo. Ni…