Nia blogo

Estas ni!

Jen eta kanto kion faris Delfeno. Bonan ŝancon por trovi ĉiujn kaŝitajn kaj privatajn ŝercojn... ;-) Ni estas la Verdaj Skoltoj la Verdaj Skoltoj estas ni Ni ridas kaj babilas, ludas kaj diskutas Ni kuiras kaj promenas konstruas kaj tendumas Ni skoltumas en Esperanto. Ni amuzigxas "Ĝojo!" kaj frenezumas "Aŭĉ, mia piedo!" Ni tre amikas "Ne kalkanu ĉe la tablo!" nenion timas "(Ni estas) Bonhomme!" Ni kantas multe "Ĝis la nokto nokto fin'!" kaj manĝas lude "Brokolo-->jolo." havas ideojn "Jes!" kaj verŝas teon "Pdm-c"
Legi pli

Bonom?

Kion signifas "bonom"? Tiun vorteton el la franca "bonhomme" uzas ni kiel ekkrio (interjekcio). "Vi aldonas tiom da kapsiket-saŭco en via manĝo... Vi estas vera bonomo!" Komprenu : Vi estas vera vira viro [primoke]. Verŝajne la primoka senco venas el tiu skeĉo: Energio 3000, la trinkaĵo de la veraj bonomoj. http://www.youtube.com/watch?v=Grt-vlP2x5Y Ni komencis uzi tiun vorton en Grezilojno en novembro. Kaj en Maastricht, komence de februaro ni trovis nekredeblan kafejon: la kafejo de la veraj viroj!
Legi pli

Jen mi, Klara!

Kiu vi estas? Mi estas Klara. Kiom vi jaraĝas? Mi aĝas deksep. (Baldaŭ dekok, fakte) Kie vi loĝas? Mi loĝas en Maastricht kaj en Luksemburgio (jes, mi havas du loĝlokojn, ĉar mi studas.) Kion vi ŝatas? Mi shatas muzikon, legi, skribi, ludi pianon, kanti, danci, psikologion, Esperanto-renkontighojn, vojaghojn, dormi en trajnoj, kaj multajn aliajn aferojn. Kion vi ne ŝatas ? Mi ne scias kion mi ne shatas. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Mi devus longe pripensi por tio, kaj mi ne emas. Dum la skoltaj semajnofinoj mi volas simple amuzighi kaj vidi miajn amikojn, kaj renkonti novajn.…
Legi pli

Jen mi, Élise!

Kiu vi estas? Mi estas Elise. Kiom vi jaraĝas? Mi estas dek-sep jara. Kie vi loĝas? Same kiel miaj gefratoj. (Simon kaj Emma) Kion vi ŝatas? Mi precipe ŝatas literaturon kaj muzikon. Kion vi ne ŝatas ? Mi ne aparte ŝatas sporton. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Paroli en esperanto, kanti, promeni, kaj kompreneble mi pretas helpi en ĉiuj taskoj. Ĉu vi havas ŝatokupojn? Ludi pianon kaj traversan fluton, legi.  
Legi pli