Blog Post

belga projekto!

Sabaton la 19an de marto 2016, ĉiuj belgaj asocioj decidis kunlabori ene de laborgrupo pri Esperanto-informado \(^_^)/

spiegazione in classe

Por Belgio estas granda novaĵo *

La laborgrupo celos:

  • plibonigi komunikadon ene de la belga Esperanto-movado. Verŝajne per multlingva informletero
  • reklami kaj promocii Esperanton en Belgio

Ĉiuj asocioj promesis dediĉi homfortojn al tiu grupo. Sed ĝi estas malfermata al ĉiuj kiuj interesiĝas!

Do se vi havas sperton aŭ volon helpi nin informi kaj reklami pri Esperanto, bonvolu tuj kontakti Valère ĉe info@verdajskoltoj.net

  • la laborlingvo de tiu grupo estos Esperanto
  • la grupo memdecidos pri sia labormetodo, strategio, laborplano, ktp
  • unuaj kontaktoj (retaj) nun, unua kunsido dum PEKO

belgio (copie)

*   se vi ne scius (aŭ por la ne-belgoj): Esperanto-movado en Belgio estas lingve kaj etne dividita ekde 1978. La tri apartaj asocioj ne havis komunan projekton aŭ havaĵon (apartaj revuoj, apartaj retejoj, apartaj eventoj…) ĝis nun.
Ĉar UEA rekonas nur landajn asociojn, daŭre ekzistas Belga Esperanto-Federacio (BEF). Kiel surpapera organizaĵo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts