22a de februaro, tago de la skoltmovado!

Unu foje jare la skoltoj tra la tuta mondo festas sian aniĝon al skoltmovado. Estas hodiaŭ! La 22an de februaron, naskiĝtago de Lord Robert Baden-Powell, la fondinto de la skoltomovado. En Belgio, ĉiuj skoltoj estas invititaj porti sian skolttukon dum la tuta tago. En sia laborejo, en sia lernejo aŭ aliloke... Kaj en via lando? Kiel vi festas la BP-tagon?  
Legi pli

partoprenu senpage PEKOn!

Du kutimaj partoprenantoj de PEKO ne povos partopreni ĉi jare :-( Do ili decidis tamen pagi kotizon, sed por du aliaj personoj! Eble por VI! Ĉu vi estas skolto? Kaj vi loĝas ekster Belgio? Do vi povos senpage partopreni PEKOn! Kiel profiti tiun eblon? aliĝu al PEKO antaŭ la 1a de marto indiku "senpage GENTO" en la rimarko-spaco   Ĉu vi konas skoltojn? Dividu tiun oferton! El Eŭropo la loko estas ege facile atingebla (flughavenoj de Bruselo kaj de Bruselo-sudo) kaj malmulte koste. La asocio Verdaj Skoltoj pretas organizi kaj financi la vojaĝojn inter tiuj flughavenoj kaj la kongresejo. Ni…
Legi pli

ĝis!

Lundon (01/02/2016) estis mia lasta pagita tago ĉe la asocio Verdaj Skoltoj :-( Eble vi ne sciis ke dum la lasta jaro mi estis profesia esperantisto? Jen eta resumo: En novembro 2012 mi organizis skoltan semajnfinon por adoleskuloj en Valonio. 8 partoprenantoj el 5 landoj/regionoj kun 3 malsamaj lingvoj. Ili ŝatis kaj volis daŭrigi. Semajnfino post semajnfino kreiĝis nova movado \(^_^)/ Nia unua tendumado okazis en aŭgusto 2013. Kaj la jaro 2013-2014 estis plena da semajnfinoj. Sed en aprilo 2014 mi trovis laboron kiu prenis multe de mia tempo... kaj la dua tendumado en julio 2014 estis vere tro peza...…
Legi pli