Estas ni!

Jen eta kanto kion faris Delfeno. Bonan ŝancon por trovi ĉiujn kaŝitajn kaj privatajn ŝercojn... ;-) Ni estas la Verdaj Skoltoj la Verdaj Skoltoj estas ni Ni ridas kaj babilas, ludas kaj diskutas Ni kuiras kaj promenas konstruas kaj tendumas Ni skoltumas en Esperanto. Ni amuzigxas "Ĝojo!" kaj frenezumas "Aŭĉ, mia piedo!" Ni tre amikas "Ne kalkanu ĉe la tablo!" nenion timas "(Ni estas) Bonhomme!" Ni kantas multe "Ĝis la nokto nokto fin'!" kaj manĝas lude "Brokolo-->jolo." havas ideojn "Jes!" kaj verŝas teon "Pdm-c"
Legi pli

Bonom?

Kion signifas "bonom"? Tiun vorteton el la franca "bonhomme" uzas ni kiel ekkrio (interjekcio). "Vi aldonas tiom da kapsiket-saŭco en via manĝo... Vi estas vera bonomo!" Komprenu : Vi estas vera vira viro [primoke]. Verŝajne la primoka senco venas el tiu skeĉo: Energio 3000, la trinkaĵo de la veraj bonomoj. http://www.youtube.com/watch?v=Grt-vlP2x5Y Ni komencis uzi tiun vorton en Grezilojno en novembro. Kaj en Maastricht, komence de februaro ni trovis nekredeblan kafejon: la kafejo de la veraj viroj!
Legi pli