Malfermita grupo, daŭre \(^_^)/

Nuntempe (kompreneble) nia grupo estas malfermita. Sed poste? Ĉu eblos kunigi la grupon dum la jaro? Jes kaj ne! Jes ĉar ĉiam eblos kunigi nin je la sekvantaj renkontiĝoj. Kaj inter la renkontiĝoj eblos aliĝi al la grupo kaj prezenti sin sur la retejo dum la tuta jaro. Ne gravas kiam vi alvenos vi rajtos provi dum tiom da tempo ol vi volas. Tamen vi ricevos vian koltukon nur post via engaĝiĝo ;-) Ne ĉar  estas unu kondiĉo por la tendumado dum la somero: Vi povos partopreni la tendumadon nur se vi jam renkontis la plimulton de la aliaj partoprenantoj!…
Legi pli

Jen mi, Thomas!

Kiu vi estas? Mi estas Thomas Demeyere Kiom vi jaraĝas? 13 Kiel vi loĝas? Bruĝo Kion vi ŝatas? Sportumi kaj grimpi Kion vi ne ŝatas? Bruselajn brasikojn kaj Kuiri Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Ekkoni aliajn infanojn, noktludi, konstrui ion per ligno kaj ŝnuroj Kio estas grava scii pri vi? Mi estas iom impeta, mi havas etan alergion je polvo Ĉu vi havas ŝatokupojn? Ne  Kiujn? Sportumi, ĵudo.
Legi pli

Jen mi, Ugo!

Saluton, kiu vi estas? Saluton, mi estas Ugo, 11 jaraĝa. Kion vi ŝatas? Mi ŝatas ludi kun miaj amikoj kaj manĝi pomojn. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Mi volas amuziĝi! Ĉu vi havas ŝatokupojn? Jes, mi futbalas kaj ludas pianon. Ĝis!
Legi pli

Jen mi, Tom!

Saluton, kiu vi estas? Saluton, mi estas Tom. Mi estas 12 jaraĝa. Kion vi ŝatas? Mi ŝatas ludi al iu ajn ludo. Kion vi ne ŝatas? Mi ne ŝatas kuiritajn fruktojn. Eĉ pomkompoto! Beeeek! Kio estas grava scii pri vi? Nenion Kio estas via(j) ŝatokupo(j)? Mi ludas basketbalon. Ĝis Baldaŭ!  
Legi pli

Jen mi, valer!

Saluton, Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto. Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo. En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio "Les Scouts". Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/ Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007 Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano…
Legi pli